nedeľa 2. decembra 2012

KKPS


Iom malfrue sed tamen ni raportas pri la KKPS kiu okazis komence de novembro en belega nederlanda urbo Delft. BEJG-aninoj ĉeestis multnombre: Zuzka, Janka, Megy kaj Zena. Estis tro mallonga por okazigi iujn vere indajn klaĉojn (aŭ estis tiel indaj ke ni ne povas tiel publike rakonti :P). Tamen estasnte en Nederlando ni sentis la devon provi iujn tipajn lokajn naturajn produktojn. Ni dankas al Kriĉjo pro la helpo dum pretigado por uzo :) Tamen la efikoj ne estis tiel kiel oni promesis... Almenaŭ neniu BEJG-anino krom Megy sukcesis rimarki ilin. Onidire pro malsperteco :D Pf!
Tamen la cetera aranĝo estis tre agrabla, la etoso mojosis, kaj tiuj kiuj sukcesis ne... ehm... laciĝi jam tro frue, ĝuis ankaŭ diskejon kun rekorde malmulta nombro de partoprenantoj – ĉirkaŭ 4! :D
Do, estis precize tiel longa por ke ni ĉiuj eksopiru resti pli. Sed ni ne povis. Tial ni ĝojatendas la sekvan renkontiĝon – la JES-on, kiu estos la plej mojosa en historio! Kaj Zuzka, Paulinka kaj Megy jam havas specialan interkonsenton pri ĝi :P Sed tio restu sekreto ;)

Žiadne komentáre:

Zverejnenie komentára