štvrtok 23. augusta 2012

FESTO 2012

Hontinde, en ĉi tiu aranĝo elinter BEJG-anoj partoprenis nur 2 homoj, kaj eĉ tiuj nur parttempe. Nome temas pri Zuzka kaj Paulinka. Feliĉe ĉeestis Manuela, nia konstanta kunkripanto.

Taga programo estis... neekzistanta, nur ŝvebis sur la fenestro kelkaj paperetoj kun ŝajnprogramo. Ekzemple ni partoprenis nenion krom tiramisu preparado kun Manuela.
Nia taga rutineto konsistis el dormado, manĝado (en nia privata subĉiela manĝejo/taga dormejo - vidu foton) kaj ĉefe promenado de unu ejo al la alia esperante je (ajnaj) okazaĵoj.
Pli kerna ol taga estis evidente la vespera programo. Laux nia persona gusto plej bonis la koncerto de Dolchamar, sed eĉ pli ol ĉiuj koncertoj bonis la diskejo de DJ Leo, nia novtrovita animfrato, kiu veturigis nin preskaŭ hejmen, dankon.

Fakte, parolante pri vojaĝoj, nia tiena karavaneto estis la plej bona kiun ni ĝis nun spertis: ĝi konsistis el ni du, Ŝaci kaj Enrico kun kiuj eĉ la tranoktado sur la kajo 2 en la stacidomo de Offenburg estis iusence mojosa. De Offenburg feliĉege savis nin la kavaliro Kriĉjo, nia FEST-a animfrato numero 4. Jen listo de niaj aliaj animfratoj: Meva, Clemens, Andi, Lætitia, ĉiuj francaj kaj 1 nederlanda -ĉjoj.

Kvenĉjo/Makĉjo (ja egalas, en cetera teksto kiel "Makvenĉjo") instruis al ni kiel diri "Vat fer fut" kaj ni instruis al ili kiel skribi ĝin. Se vi estas nia fidela leganto, eble vi memoras certan okazaĵon rilate al Makvenĉjo dum la pasinta JES. Do nun eksperimente pruviĝis ke la regulo „plorigu Zuzkan, ricevu kison de Paulinka“ validas ne nur kun Makvenĉjo, sed pli ĝenerale. Alekĉjo proponis novan kunlaboran projekton de BEJG kaj Muzaiko – talkshow „Aĝa kaj aĉa“, inspiritan de la partoprenantaro de FESTO. Krome okazis spontaneaj tranoktoj en tendejo, sed ili estis senkulpaj – do, se klaĉado ne estas peko. Klaĉis oni multe dum la tuta FESTO, eĉ okazis realviva kunveno de certa sekreta societo. Tamen, vi ne bedaŭru tro se vi maltrafis – la klaĉado kaj cetera amuziĝo daŭrigos eĉ pli intense dum la proksima KKPS.

Tutfine ni diras grandan dankon al la organizantoj: karaj, programo eble ne estis, sed gravas ke ĝi estis preparita kun koro <3! :D :*

nedeľa 12. augusta 2012

Rainbow Gathering


Karaj fratoj kaj fratinoj! Ni (Paulinka, Megy kaj Mateo) havis la bonsxancon cxeesti tiun cxi tre mojosan neesperantan arangxon. Krom ni, BEJG-anoj, cxeestis ankaux kelkaj aliaj esperantistoj, el kiuj ni plej umis kun nia amiko Enrico. Malgraux tio sxajne ne okazis Esperanto workshop dum la gathering, tio estas skandalo! Venontjare ni ne permesos tion, cxar venontjare ni venos por pli longe, pli multnombre kaj sen rompi preskaux cxiujn regulojn de la arangxo kiel cxi foje. Estas multego rakontinda pri niaj tieaj travivajxoj, tiom multe ke ni ecx rezignas pri tio, demandu nin persone aux iru kun ni venontan jaron!

piatok 3. augusta 2012

Postkongreso de SES


Nuntempe, post la fino de tiom bonega aranĝo, ni aparte emas plukunveni kaj ĝui la esperantan etoson ankaŭ en nia urbo. Nia nova membro Mateo plivigligas la etoson en BEJG kaj igas ĝin eĉ pli fifama ol ĝi jam estis. Dum la pasintaj tri tagoj la kialo de niaj kunvenoj estis la post-SES-a vizito de Christophe el Francujo en Bratislavo. La origina plano estis renkontiĝi kun li nur marde por mallonga tempo kaj poste iri al zumba, sed iom post iom la zumba malplaniĝis – unuj malsanis, aliaj ne havis monon, aliaj pigris. Ĉiukaze, post urbogvidado tra la plej gravaj vidindaĵoj de nia urbo, ni decidis preni kelkajn botelojn da vino kaj sidi kun ili parke. Unue en Medicka, kie ni konatiĝadis kun neesperantistoj per tio ke ni serĉis helpon kaj ilon por botelmalfermafo, due en Kolarko, kie ni ekkonis multajn hundpromenigantojn kaj iliajn hundojn Cherry, Uŝko (“oreleto”) kaj Bimbo. Bedaŭrinde kelkaj el ni havis curfew do nia festado devis finiĝi en la plej bona momento, sed aliaj restis festi en iu drinkejo ĝis la fazo ke neniu memoras kiel la festo finiĝis. Sur la suba foto vi povas vidi ĉiujn kiuj partoprenis la kunvenojn dum la tri tagoj:


Oni renkontiĝis ankaŭ merkrede kaj ĵaŭde. La merkredaj travivaĵoj estas tute surrealismaj kaj ne rakonteblaj, ĉefe ili konsistis el sidado sur herbejo antaŭ la Nacia Muzeo, kaj eĉ pli surrealisme vespere Ĵenja helpis al Megy kaj Mateo transporti iun fridujon (jes, wtf?). Ĵaŭde oni vizitis ekspozicion pri socialisma realismo en la Nacia Galerejo, oni kuiris manĝaĵon por Food Not Bombs, iris al zumba, kaj finfine ĉeestis filmmontradon en la klubo Intergalaksia Monstro. Nu, kaj la sekvan tagon Christophe jam bedaŭrinde devis forveturi – ni esperas ke li ĝuis la tagojn sammulte kiel ni!





streda 1. augusta 2012

SES 2012


Ĉeestis Janka, Megy, Zuzka, Paulinka, Ĵenja, ... kaj multaj aliaj, tiom multaj ke ni eĉ ne scipovas elnombri ilin ĉiujn, do bonvolu trovi ilin ĉe la ĉeĥoslovaka grupa foto se vi stas scivolemaj:



Malgraŭ tio, ekzistas kelkaj homoj, kiujn ni ŝatus mencii aparte, nome niaj „ontaj novuloj“ – do niaj neesperantistaj amikoj kiuj venis por nur unu tago sperti la etoson pri kiu ili jam tiom aŭdis de ni. Zuzka kaj Ĵenja alportis siajn ekssamklasaninojn Ninka kaj Radka, kaj Janka kaj Megy la siajn – Kika kaj Tereza. Megy ankaŭ alportis sian amikon Mateon, kiu ŝajnigis ĉeesti nur 1-2 tagojn kaj dormi en tendo, sed evidntiĝis ke li restis preskaŭ plentempe kaj dormis en la lito de Paulinka, kiu rezignis pri provoj kundividi kun li kaj okupis anstataŭe la liton de Ĵenja, kiu siavice... nu, vi povas imagi la ĉenon de noktaj okazaĵoj, ĉu ne? Se vi volas scii pri ili pli konkrete, pluraj partoprenantoj povas ĝoje atesti pri ili. (Alivorte, la roommate anarchy estis tro anarĥisma.) Nu, krom kaŭzi litproblemojn, Mateo  ŝajne jam lernis Esperanton per la rekta (aŭ per la henryka?) metodo, ĉar li nun jam najvác parolas. Finfine li forpetveturis kune kun Elenka, kiu ĉeestis bedaŭrinde nur unu tagon, sed dum ĝi ŝi ege ĝojigis nin per sia ĉeesto.

Honoraj mencioj: ni dankas al ĉiuj kiuj provizis al ni manĝaĵojn kaj ... aliajn varojn, ĉefe temas pri Petro, Henryk kaj Tim, sed ni dankas al ĉiu homo kiu eĉ unu foje savis nin de nia memzorganteco. Ekzemple Petro Novuleto, kiu ĉiam sidiĝis apud ni en la manĝejo kaj poste lasis nin finmanĝi sian porcion. Dankon!

Ni drinkadis tutan skalon de tipaj slovakaj alkoholaĵoj: ekde “ĉuĉo” ĝis tatra teo. Sed ni elprovis ankaŭ pli ekzotikajn trinkaĵojn, ekzemple absinton, kiun ni komencis drinki je la 5a posttagmeze (dankon, Petro). Tio rezultis en publikan senvestiĝadon, de kiu ekzistas tre belaj, sed nepublikotaj fotoj. Ni ankaŭ ŝategis vespere danci en la diskejo, kie ĉiunokte ludadis la sama muziko, nur 2 foje DJ Kunar savis nin de la monotoneco. Ah, kaj foje la dancado estis ankaŭ pole dance :) Kelkaj el ni gvidis ekskurson al la naĝejo kaj mojosumis tie en la akvo, la resto de ni sidis dum eterneco sur la herbejo antaŭ la naĝejo, ĉar tio estas eĉ pli mojosa. Kaj ni ekludis la ĉevalludon, evidente. Rilate al klaĉoj, ni multajn kaj kreis mem, kaj eksciis pri aliaj (jes, ankaŭ pri vi!), sed ĉu bedaŭrinde ĉu feliĉe, ni parton de ili tute ne memoras.

Sed ni ne nur diboĉis, ni havis ankaŭ seriozajn okupojn: Ni fieras ke ĉiuj membroj de BEJG partoprenis ankaŭ la ĝeneralan asembleon de SKEJ, kie oni voĉdonis pri ŝanĝo de ĝia regularo. Ĉar SES estas aranĝo ĉefe por lerni esperanton, kelkaj el ni ankaŭ partoprenis kursojn – nome, Janka partoprenis ilin preskaŭ plentempe, kaj Paulinka preskaŭ duontempe. Zuzka kaj Megy estis tre laboremaj kaj sklavumegis en la akceptejo.

Vi povas certe imagi ke post tiom belega kaj eventoplena semajno ni havas ege fortan postkongresan sindromon, do, niaj karaj geamikoj, bonvolu helpi al ni kuraci ĝin – restu en kontakto kun ni aŭ eĉ pli bone venu viziti nin!!! (Sekvu la ekzemplon de Christophe kiu jam vizitis nin, vi povas legi pri tio en la sekva blogero.)