piatok 13. apríla 2012

Raporto (kaj mildaj klaĉetoj) pri IJF


Na BEJG (kaj entute Slovakion) reprezentis en IJF 2012 en Cervia Zuzka, Paulinka, Megy kaj Žeňa. Pri la lasta ni aparte fieras, ĉar temis pri ŝia tut-unua renkontiĝo, kaj ni devas diri, ke ŝi tre bone adaptiĝis kaj ekhavis plurajn diversajn amikojn.

Sed ni komencu dekomence – per la vojaĝo. Interesaj travivaĵoj kemenciĝis jam ĉe la bratislava stacidomo. Atendante ĉiujn karavananojn Megy eksciis ke ŝi forgesis kunporti sian dormsakon
(novaĉetitan speciale por tiu ĉi okazo). Tio rezultis al ŝia maltrafo de trajno, alveno per alia, multe malfruiĝinta trajno, elspezo de 40 EUR por taksio al flughaveno, alveno tien 1 minuton antaŭ fermiĝo de „gate“ kaj tutsemanja strebo kompensi la perditan monon je manĝo. Kromrezulto estis, se ŝi iel burĝiĝis kaj por revojaĝo ŝi mem insistis iri al la flughaveno per taksio, ĉi-foje kontraŭ 55 EUR. Ĉi-okaze ni ŝatus kore danki al Pierre kaj Lorenzo kaj al paĉjo de Megy, kiuj
ŝparis al ni flughavenajn tranoktojn. Dankegon!


Dank‘ al terura malvarmo ekestis ĉiunokte tre interesa kaj kompleksa ludo: kiu dormos kun kiu, kiel kaj kiulite, kune kun reciproka ŝtelado de kovriloj. Jam tradicie Megy memzorgis kaj la restantaj tri slovakinoj kunloĝis kun Manuela, nia proksima animo. Ni devas oficiale pardonpeti, ĉar okazis akcidento unu nokton, nome unu el la ĉambraninoj elŝlosis ŝin por la tuta nokto, do ŝi devis trovi alian dormejon kaj kundormanton. Ankaŭ la du restantaj enloĝantinoj preskaŭ
havis la saman problemon, sed feliĉe post iom da frapado malfermis la pordon duonnuda viro. Dankon al li!


Rilate al „am-uzo“, ĉiu slovakino trovis por si minimume unu italon, duono el ni eĉ na signife pli da ili. Unu tia paro sukcesis inundigi ĉambron per malprofesia uzo de duŝejo. Du el ni naĝis en la maro kaj unu el la du estis devigita grimpi sur la tegmenton por rehavi sian sekiĝinan kaj forblovitan naĝkostumon. Ni multe kartludadis, ĉefe na zugporn, kaj nokte ni ĝuadis promenojn al la plaĝo kaj al „aleo“. Zuzka, la nura kiu nenion forgesis kunporti de hejme, perdis sian jakon ie IJFe (postnoto: ĝi troviĝis poste). Kaj kompreneble, ni ĉiunokte vigligis la diskejon kune kun grupo de amindaj junaj litovinoj.


Estis multaj klaĉoj, sed ĉiu el ni ŝatas gardi sian privatecon. Ne ke iu legas tiun ĉi blogon, sed tamen, por esti certaj. Do por havi tamen iun enhavon, almenaŭ ni skribas du memorindajn citaĵojn:

Megy: „La vino tute ne tiom aĉas kiom oni atendus. Se oni atendas la plejmalbonon.“

Megy: „Domaĝe ke ne ĉeestas Janka.“
Paulinka: „Kial?“

Estis bone en la IJF!