utorok 27. septembra 2011

Adiaŭfesto


Vendredon la 23an de septembro ni la lastan fojon kunvenis kun nia kara membrino Paulinka antaŭ ŝia forveturo al Britujo. Ni kvarope (Zuzka, Janka, Megy, Paulinka) sidis en la trinkejo Hyde Park kaj babilis. Tamen, ne tristu: nia grupo disiĝas ne por longe, ĉar estas planata vizito de BEJG-anoj al Paulinka en Britujo! Ĝi okazos ŝajne en la datoj 20a-23a de oktobro, do sciigu nin se vi volas aliĝi.

nedeľa 25. septembra 2011

BEJG - ĉu Bratislava/Brna grupo?


Sabate la 24an renkontiĝis en urbo Brno kun lokaj esperantistoj, niaj amikoj. Ĉeestis de BEJG Janka kaj Zuzka, kiuj studas en Brno kaj ankaŭ KuboF de Slovakio. De Ĉeĥio partoprenis Miro Hruŝka kaj Jarda. Krome ni havis specialan internacian gaston, venis viziti nin Chris, brita esperantisto kun kiu ni amikiĝis dum IJK. Bedaŭrinde li foriras jam dimanĉe la 25an, sed tamen atendas lin interesa programo :P En Brno ni renkontiĝis en centro, en namesti Svobody, kie ni bierumis en ekstera trinkejo kaj babilis pri diversaj temoj. Eĉ ekestis ideo la sekvan tagon iri promeni kun hundo de Miro, sed bedaŭrinde ni fine devis tion nuligi pro manko de tempo. Sed certe jam venontfoje ni sukcesos ;)

pondelok 19. septembra 2011

inter 2 demonstracioj

Hodiaux, inter demonstracio pri akcepto de Palestinujo far UN kaj demonstracio pri civitana konstitucio, al kiuj cxeestis Megy kaj Jucxjo... Pauxlinka, kiu estas politike neuxtrala, aligxis al Megy kaj Jucxjo por iom bierumi kaj klacxi. Nu, ne nur klacxi, sed diskuti gravajn temojn: israelo-palestinan konflikton, samseksemulajn rajtojn, kaj feminismon - kaj la diskutoj estis surprize akraj! Aha, kaj ni ankaux mangxis figojn kiuj eble estis de Israelo! Post la demonstracio ni ankoraux iom umis, sed jam sen Jucxjo, kiu havis iun stultan pretekston.

Oldies 2


Pro sukceso de nia lasta cxeesto en oldies diskejo, ni cxi-vendrede decidis ripeti la arangxon. Sed por komenci dekomence, necesas diri ke vendrede en bratislavo cxeestis du eksterlandaj gastoj: Manuela (Italujo) kaj Nico (Nederlando). Tamen, dum la posttagmezo la eksterlandaj gastoj urbumis kaj amuzigxis duope, cxar ni, bratislavanoj, tute prifajfis ilin (pardonon!!!) kaj nur vespere ni estis tiom bonvolaj kuniri al la diskejo. Nome temis pri Megy, Zuzka, Paulinka kaj Jasmin. Kaj do, kompreneble, ni bone diskejumis :)