pondelok 28. novembra 2011

Ontaj BEJG-anoj?


Jxauxde la 24an finfine okazis renkontigxo de spertuloj kaj novuloj en Brno. Origina plano estis iom pli majesta, sed pro diversaj etaj eraroj fine venis nur 4 homoj, Zuzka, Miro Piro kaj du novuloj: Mat de Slovakio kaj Justyna de Pollando, ambaux nuntempe logxantaj en Brno. Sed tio ja nature ne povas esti obstaklo por vera BEJG-ano provi varbi ilin por nia grupo. Oni jam estas planantaj renkontigxon kun la tuta BEJG grupo, kiu agos DECE!!! kaj ne tuj fortimigos ilin, cxu bone?

Cxiukaze, la renkontigxo okazis en agrabla teejo en centro de Brno, kie ni longe babilis. Oni ankaux instruis al la novuloj iom da Esperanto per rekta metodo. Justyna jam estas iom pli sperta, antaux iom da tempo sxi aktivis en Pollando, sed cxiam bonas iom da ekzercado. Ni sxatus dauxrigi pri similspecaj renkontigxoj, cxar estas la plej facila kaj amikema vojo por komencantoj lerni Esperanton kaj por ni disvastigi nian karan verdstelan lingvon! :P Do aligxu al ni!

nedeľa 13. novembra 2011

BEJG ĉe KUEG

Ĉu vi ne scias kion signifas "KUEG"? Temas pri tute novfondita Esperanto-grupo de la Kembriĝa Universitato. Ni ŝatus kun ioma malfruo informi vin pri la absolute mojosa renkontiĝo kiun ni kune okazigis inter la 20a-23a de oktobro.

Janka kaj Zuzka flugis al Kembriĝo por viziti Chris kaj Paulinka. Tuj la unuan vesperon okazis solena vespermanĝo en la kolegio Christ's kun la tuta kembriĝa grupo de novuloj. Ĉeestis nome Jessica, Jack, Sam, Nicole, Otawa, Dan, Chris, Luke, Joe kaj ankaŭ Tim, sperta esperantisto, kiu instruos tiun ĉi grupon ekde nun. Krom ili kompreneble la BEJGanoj. Tre surprize, ĉiuj tiuj britoj volas lerni la internacian lingvon kaj estis vere entuziasmaj pri ĝi.



Post la vespermanĝo ni pasigis ankoraŭ kelkan agrablan tempon en la kolegia trinkejo babilante.


Sekvan tagon ni faris iom pli privatan ekskurson per boato. Tie ĉeestis Zuzka, Paulinka, Janka, Chris kaj Edmund kun eta filino Isabel. Vetero estis belega kaj ni ĝuis kembriĝan kamparon kaj Chris ankaŭ pontogrimpadon. Ĝi estas onidire fama kvazaŭsporto en Kembriĝo, subirante ponton iu devas grimpi sur ĝin kaj en alia flanko denove enboatiĝi. Do ni provis du foje kaj neniam ni sukcesis ankaŭ la duan parton de la afero kaj lasis Chris atendi sur la ponto, provante reveni :D


Bedaŭrinde ni jam la sekvan tagon devis reveni al Bratislavo, sed espereble ni en estonteco ni daŭrigos similajn interklubajn renkontiĝojn :)

utorok 27. septembra 2011

Adiaŭfesto


Vendredon la 23an de septembro ni la lastan fojon kunvenis kun nia kara membrino Paulinka antaŭ ŝia forveturo al Britujo. Ni kvarope (Zuzka, Janka, Megy, Paulinka) sidis en la trinkejo Hyde Park kaj babilis. Tamen, ne tristu: nia grupo disiĝas ne por longe, ĉar estas planata vizito de BEJG-anoj al Paulinka en Britujo! Ĝi okazos ŝajne en la datoj 20a-23a de oktobro, do sciigu nin se vi volas aliĝi.

nedeľa 25. septembra 2011

BEJG - ĉu Bratislava/Brna grupo?


Sabate la 24an renkontiĝis en urbo Brno kun lokaj esperantistoj, niaj amikoj. Ĉeestis de BEJG Janka kaj Zuzka, kiuj studas en Brno kaj ankaŭ KuboF de Slovakio. De Ĉeĥio partoprenis Miro Hruŝka kaj Jarda. Krome ni havis specialan internacian gaston, venis viziti nin Chris, brita esperantisto kun kiu ni amikiĝis dum IJK. Bedaŭrinde li foriras jam dimanĉe la 25an, sed tamen atendas lin interesa programo :P En Brno ni renkontiĝis en centro, en namesti Svobody, kie ni bierumis en ekstera trinkejo kaj babilis pri diversaj temoj. Eĉ ekestis ideo la sekvan tagon iri promeni kun hundo de Miro, sed bedaŭrinde ni fine devis tion nuligi pro manko de tempo. Sed certe jam venontfoje ni sukcesos ;)

pondelok 19. septembra 2011

inter 2 demonstracioj

Hodiaux, inter demonstracio pri akcepto de Palestinujo far UN kaj demonstracio pri civitana konstitucio, al kiuj cxeestis Megy kaj Jucxjo... Pauxlinka, kiu estas politike neuxtrala, aligxis al Megy kaj Jucxjo por iom bierumi kaj klacxi. Nu, ne nur klacxi, sed diskuti gravajn temojn: israelo-palestinan konflikton, samseksemulajn rajtojn, kaj feminismon - kaj la diskutoj estis surprize akraj! Aha, kaj ni ankaux mangxis figojn kiuj eble estis de Israelo! Post la demonstracio ni ankoraux iom umis, sed jam sen Jucxjo, kiu havis iun stultan pretekston.

Oldies 2


Pro sukceso de nia lasta cxeesto en oldies diskejo, ni cxi-vendrede decidis ripeti la arangxon. Sed por komenci dekomence, necesas diri ke vendrede en bratislavo cxeestis du eksterlandaj gastoj: Manuela (Italujo) kaj Nico (Nederlando). Tamen, dum la posttagmezo la eksterlandaj gastoj urbumis kaj amuzigxis duope, cxar ni, bratislavanoj, tute prifajfis ilin (pardonon!!!) kaj nur vespere ni estis tiom bonvolaj kuniri al la diskejo. Nome temis pri Megy, Zuzka, Paulinka kaj Jasmin. Kaj do, kompreneble, ni bone diskejumis :)

štvrtok 25. augusta 2011

Nagxado



La hodiauxaj 37-gradaj varmegoj igis nin viziti la lagon Zlate Piesky. Fakte, ni iris tien antaux nia regula jxauxda zumbumado (kiun ni finfine decidis ne cxeesti). Ni estis relative malmultnombrajn hodiaux: Megy, Zuzka, Paulinka (poste aligxis al ni ankaux nia ankoraux neesperantista amikino Ninka). Ni nagxis, sunumis, kaj kompreneble klacxis :)

nedeľa 21. augusta 2011

Rock Oldies


Vendrede, la 19an de auxgusto, ni per nia cxeesto mojosigadis la diskejon Rock Oldies en la bratislava klubo Randal. Cxeestis: Zuzka, Paulinka, Megy, Elenka (ni gxojis revidi sxin post longeta tempo), Evka (ni gxojis ecx pli, cxar sxi estas nia plej nova membro, kaj tio cxi estis sxia unua arangxo kun ni), Janka (kiu forlasis nin tro frue), kaj Jasmin (kiu ne ankoraux estas esperantistino sed baldaux estos). Ni komencis per "antauxkongreso" en la hejmo de Megy kaj Elenka, kie ni mangxis picon, trinkis na Cuba Libre (burgxe, kun citrono ecx), babilis ktp. Poste ni do iris al Randal, kie ni dancis, ekis iujn sociajn kontaktojn kun la tieaj neesperantistoj, kaj gxenerale amuzigxis gxis la nokto nokto fin' :)

nedeľa 7. augusta 2011

SES 2011

Tuj post tiom sukcesa IJK ni partoprenis tre sukcesan SES. Tie ni, kiel slovakinoj, ankaux iomete helpis. Cxiukaze ni trovis tempon mojosumi kaj ni trovis ankaux novajn membrojn kiuj tre sxatas la ideon de nia klubo kaj kelkaj ecx pripensas kandidatigxi por posteno de prezidanto de SKEJ :P Nome estas Paulina Homolova, Peter Chovanec, Peter Hyben, Eva Fitzelova kaj Hanka Balinova. Ni vidos kiom ili eltenos dum iu nia vespera renkontigxo :P

Fakte nur Zuzka kaj Megy de BEJG partoprenis plentempe, sed venis ankaux Janka kaj Paulinka por unu nokto (koncerto de LPG, cxu ne? :P). Ni multe sklavumis cxe akceptejo kaj helpadis al komencantoj, sed la cxeforganziantoj suficxe bone zorgis pri ni, do ni plej versxajne venontjare revenos :D.

Detalojn tedajn pri la arangxo mi priskribas en mia artikolo por Esperantisto Slovaka, antauxgxoju do ;) Kaj la interesajn detalojn ni priklacxos dum niaj regulaj renkontigxoj, do gxis baldaux, karaj. Ni sendos baldaux informon pri sekva renkontigxo, espereble jam ankaux niaj novuloj tiam aligxos.

pondelok 25. júla 2011

IJK!


Jen ni revenis de Kijevo, de la plej mojosa IJK en historio. Ni dauxre ne rekaptis spiron, do la raporto pri gxi aperos en sekvaj tagoj, kiam ni decidos kion publikigi kaj kion prefere ne ;) do ne surprizigxu se estos tre mallonga raporto :P

utorok 5. júla 2011

BEJG okazigis kreivan metiejon!

Hodiaux post longa preparado finfine okazis kreiva metiejo en Bratislava urbocentro, en hotelo Danubia Gate****, kie je nia dispono estis tuta subtera etagxo de restoracio. Venis surprise multaj partoprenantoj, nome Zuzka Kozuchova, Megy Korabova, Rasto Sarissky, Janka Štecová, Katjo Noskova, Peter Novotnicek, Tina Mistutova, Elenka Korabova kaj Matej el Sekule.

Estis longa tago, metiejo komencigxis je la 10a horo kaj dauxris gxis 16a. Ni kreis belan ludon kiun ni planas uzi ankaux dum SES, dum paroligaj rondoj. Katjo kun Peter prilaboris pekseson kaj aliajn belajxojn komputile. BEJG-anoj kreis por si T-cxemizojn kaj do pro tio estis finfine devigitaj elpensi propran logotipon. Ni ankaux faris verdstelajn juvelojn kaj aliajn objektojn lauxplacxe.

Tagmangxo estis agrabla en proksima picejo, kie ni ripozis post laciga kreado. Poste ni denove aklavoris kaj faris vere multe da bonkvalita laboro. Tial ni sxatus en estonteco dauxrigi kaj okazigi kreivan metiejon denove post iom da tempo.

piatok 24. júna 2011

Okazis nia unua organiza renkontigxo pri SES!

BEJG-anoj cxi jare decidis helpi kun la organizado de Somera Esperanto-Studado en Nitra (ni ja iomete helpis dum la lastaj jaroj, sed cxi jare ni volas esti multe pli utilaj :)). La 30a de julio rapide alproksimigxas, do ni decidis komenci la laboron kaj fari specialan BEJG-renkontigxon dedicxitan nur al SES-aferoj. Post mallonga kunsido en la hejmo de Megy, kie ni priparolis organizadon de la akceptejo, ni komencis la plej gravan parton de la programo - la disgluado de SES-afisxoj en la urbocentro de Bratislava. 
Ni vizitis plurajn mezlernejojn, univerzitatojn kaj bibliotekojn kaj metis afisxojn sur la afisxtabuloj. Ni ecx fotis nian verkon por havi pruvon ;). 

Por iom ripozi ni poste sidis en kafejo kaj planis mojosajn programerojn por SES. En la venontaj tagoj ni volas elpensi pliajn aferojn por ke SES estu ecx pli mojosa ol dum lastaj jaroj!

štvrtok 23. júna 2011

Nova retposxta dissendolisto!

Karaj, se tiu cxi blogo ne suficxas al vi kiel fonto de novaj informoj, se vi volas kontakti nin rekte, se vi volas esprimi viajn opiniojn kaj partopreni en diskutoj... aligxu al la retposxta dissendolisto de BEJG! Gxia adreso estas bejg-esperanto@googlegroups.com

BEJG zumbumas - aliĝu al ni!

Karaj legantoj, kiel vi vidas, tiu ĉi blogo ekzistas nur kelkajn tagojn, kaj jam pleniĝas je raportetoj de niaj komunaj renkontiĝoj kaj travivaĵoj. Nun mi ŝatus inviti vin ĉiujn partopreni unu regulan aranĝon. Ekde du semajnoj ni regule venadas al Zumba lecionoj en Bernolak, Bratislava. Ĉiam venas minimume 3 membroj, plano por hodiaŭa vespero estas 4 aŭ eble eĉ 5. Vi verŝajne ĉiuj konas nin, do ne hezitu telefoni kaj interkonsenti, se vi volas kuniri. Iĝas nia BEJG kutimo, 3 foje semajne kune ekzerci por fortiĝi kaj iri ĝis fina venko ;)

Reprezentantoj de BEJG, SKEJ, E@I kaj TEJO kunvenas!


Bone, jes, la titolo estas iom trompa, ĉar kelkaj homoj membras en ĉiuj tiuj organizoj samtempe, kaj temis pli pri amika festo ol pri oficiala kunveno, sed tamen. Ĉeestis Zuzka, Megy, Paulinka, Katjo, Petro Novotniĉek, Intre kaj Petro Balaĵ (en kies loĝejo la aranĝo okazis) kaj la nova staĝanto de E@I Matthieu el Francujo, kiu tre bone impresis nin, aparte per tio ke li bakis tipan kukon por ni!

Unu el la ĉefaj temoj pri kiuj ni babilis estis SES (Somera Esperanto-Studado), en kiu Zuzka kaj Megy konsentis zorgi pri akceptejo kaj pri paroligaj rondoj. Vendrede BEJG-anoj planas iri en la urbon por disglui afiŝojn pri SES, kaj ankaŭ kunsidi por pli detale priparoli la planojn por SES.

Alia, plej proksima projekto kiun ni hieraŭ planis estas "Kreiva Metiejo". Ni havis amason da ideoj kaj proponoj, verŝajne eĉ ne sukcesos realigi ĉiujn dum unu fojo. Vi estas ĉiuj bonvenaj ne nur partopreni, sed unue ankaŭ esprimi vian opinion pri KIAM ni faru kaj KIUJN agadojn konkrete ni faru. Jen la paĝo de la evento.

Cetere, BEJG hieraŭ ne nur vizitis la loĝejon de Petro - ni faris ankaŭ antaŭfeston: ni iris al la kafejo Coffee & Co en la urbocentro, kaj ĝuis la specialan oferton de "panini" kontraŭ 1 eŭro tie :) Tiun ĉi antaŭfeston ĉeestis Zuzka, Paulinka, Janka kaj eĉ Lenka, kiu estas inter la fonditoj de BEJG sed kiun ni jam dum longa tempo ne revidis, do ni aparte ĝojis pri ŝia ĉeesto! Tamen, ŝi promesis renkontiĝi kun ni denove la sekvan tagon, do ni ĝojas eĉ pli!

utorok 21. júna 2011

Saluton al cxiuj!

Jen ni solene malfermas la blogon de BEJG! Ni fondis gxin post nia ordinara renkontigxo, okazinta en Bratislavo lastan mardon. La renkontigxo estis mojosa kiel cxiam: tri kernaj membroj, Megy, Zuzka kaj Paulinka (kiu jxus revenis el Rusujo post 4 monatoj!) komencis la kunvenon per unu horo da Zumba, poste sockis en la hejmo de Megy dusxigxante kaj mangxante spinacon, kaj fine trinkejumis. Baldaux ni planas okazigi pli grandan renkontigxon, kie ni decidu ankaux la "laborplanon" de BEJG por la sekva tempo, do cxiuj bratislavaj mojosuloj bonvenas partopreni en tio :)